- ATEISMO
ESPERANTO,
Organo de ATEO
januaro 1990
vol. 2, n-ro 1 (4)
eldonata trifoje jare
is aj analizi ateismajn
in, “politikojn, kaj filozofiojn kaj
Malkateni la mensojn!
ATEISMO
ENHAVO
Mesaĝo de la Prezidanto kaj Korekto............ 2
ATEO Kunvenis en Brajtono .................. 3
; politikaj kaj aj rilatoj de religio . . ..
Dio Estas Ĉie per Radio, de Annie Nakao........... 4
resume tradukis R. Dumain
Malkaŝe pri Religio, tradukis V. Tobiasek........... 5
Eklezia Imposto, de A. Horvat, trad. Antonin Podhrasky... 8
Ateismo kaj Toleremo, de J. Deker............... 8
Tri Reagoj: al A. Ŝalamon 0. Pavlov............ 9
de Rejna de Jong, Karlo Kosta kaj Ralph Dumain
Pri la Filozofio de Todd Moody, de Pierre Savoie ...... 11
Dubo kaj Ateismo, de Evlogi Dankov, trad. O. Cankova . .. 12
Postkomentaro al Dankov, de Ralph Dumain. .......... 13
Kio Estas dio, aŭ Dio?, de May Bijleveld ........... 14
Kiu Konas la Esenojn?, de Ernst Diedrich........... 16
Pri la Internacia Ligo de Senkonfesiuloj kaj Ateistoj . .. . 18
de Walter Schmidt, tradukis Maria Merla
Pri ATEQ en al Monda Ateista Movado............ 19
anoncoj kaj reklamoj
Anonco: Alvoko al Verkado pri Specialaj Temoj
Reklamoj: Laŭte! kaj Internaciisto
Anonco: Artikoloj, Kartunoj kaj Sercoj por Venontaj Numeroj
januaro 1990 1
ATEISMO
Mesaĝo de la Prezidanto
Estraranoj Ges-roj Massen ra-
portos sube pri la kunveno de ATEO
ĉe la Universala Kongreso kaj aliaj
organizaj novafoj. Jen kelkaj miaj
ĝeneralaj komentoj responde al arti-
koloj kaj leteroj de niaj membroj.
Okazas multa filozofia debatado
pri la konceptoj de materio kaj mate-
riismo kaj ĉu moderna fiziko (aparte
kvantumteorio) iel senvalidigas ma-
seio w e. e Aa
teriismon aŭ proksimiĝas al religio
aŭ mistikismo. Mi opinias, ke defi-
nitive respondis Ĉi tiujn demandojn
V.I. Lenin en lia libro Materiismo
kaj Empiri-Kritikismo. Bonvolu
konsulti tiun libron antaŭ ol oni daŭ-
rigu la debaton.
Mi volas emfazi, ke male ol
kelkaj aliaj niaspecaj asocioj, Ĉe
ATEO ne ekzistas oficiala filozofio
aŭ metafiziko aŭ oficialaj difinoj de
religio, ateismo, liberpensismo, aŭ
aliaj konceptoj. La filozofia nebu-
leco de ateismaj, liberpensismaj, kaj
humanismaj movadoj estas samtempe
ties forto kaj malforto. Ciu rajtas
havi kaj esprimi proprajn konceptojn,
se tiu ĝenerale aprobas la celojn de
ATEO.
Plue, ATEO estas sufiĉe politike
neŭtrala. Ĉiu = havas proprajn
interesojn pri ateismo kaj religio.
Iuj preferas filozofiajn demandojn, -.,
aliaj politikajn demandojn, aliaj his- '
toriajn aŭ aktualajn informojn el di-
versaj landoj, ktp. Sed ja okazos
diskutado de ĉiaj demandoj, inklu-
zive de politikaj. Malpermeso tiuri-
late estus malakceptebla cenzurado
kaj ka$a ideologia manipulado kian
mi jam sufiĉe spertis inter Usonaj
"liberpensuloj” kaj ”humanistoj.”
Malofte troviĝas sufiĉa spaco en
ATEISMO por publikigo de miaj pro-
praj verkoj. Do, por via intereso mi
ĉi tie citas lastatempe publikigitajn
miajn verkojn en aliaj revuoj kiuj iel
pritraktas ateismajn, religiajn kaj fi-
lozofiajn demandojn: ”Dialektika
materiismo kaj burĝa ateismo”
(Internaciisto, juli-aŭgusto 1989,
suplemento, p. 3-4) [unua artikolo en
serio]; recenzo de Rekta Pensado
de Evaldo Pauli (La Kancerkliniko,
450, aprilo-junio 1989, p. 18-20);
recenzo de Esperanto: Learning and
Using the International Language
[Esperanto: Lernado kaj Uzado de
la Internacia Lingvo] de David
Richardson (La Kancerkliniko,
50, aprilo-junio 1989, p. 21);
poemo ”Immanuel Kant” (La Kan-
cerkliniko, 449, januaro-marto
1989, p. 7).
Korekto, de la Ĉefredaktoro
Laŭ peto de la verkinto, mi
mencias ke la aŭtoro de la artikolo
"Kelkaj Komentoj pri Religio en Pol-
lando” (ATEISMO 1:2, januaro 1989,
p. 10) estas Andrzej Broda de Pol-
lando. Mi kutime aperigas en ATE-
ISMO komentojn el leteroj anonime,
parte por protekti la korespondintojn
se necesas. La komentaro pri la
situacio en Pollando, kiun mi ĉerpis
el letero de S-ro Broda, estis tiom
ampleksa, ke mi decidis fari el lia
letero tutan artikolon. Mi ne havis
tempon peti permeson de li antaŭ
eldono de tiu numero, do mi kon-
struis anoniman artikolon. S-ro
Broda ne intencas kaŝi siajn pensojn
aŭ identecon.
211.49.
ATEISMO
ATEO Kunvenis en Brajtono
de Minerva Massen (Usono), Vic-Prezidantino
Trifoje jam nia nova faka asocio
ATEO kunvenis oficiale kadre de
Universala Kongreso de UEA. Ĉi-
jare en Brajtono, Britio, okazis la tria
kunveno, mardon je la unua de aŭ-
gusto. Partoprenis proksimume 30
personoj, plejmulte abonantoj aŭ
membroj de ATEO. Aliaj venis por
lerni pri ni kaj ili montris intereson
pri ateismo. Homoj ĉeestantaj venis
el Belgio, Britio, Germanio, Israelo,
Pollando, Svedio, kaj kompreneble el
Usono. Ĉiuj sin prezentis.
La unua parto de la konveno
koncernis administrajn aferojn, laŭ la
tagordo. Prezidanto Ralph Dumain
ne povis ĉeesti la kongreson, do vic-
prezidantino Minerva Massen prezi-
dis. Minerva informis pri la stato
de ATEO, aparte pri nia peticio fariĝi
”neneŭtrala asocio en kunlaboro kun
UEA,” t.e. en la sama kategorio kiel
ses religiaj organizoj listigitaj en. la
Jarlibro. Post interŝanĝado de mul-
taj leteroj, $ajnas ke la afero eble
estos decidita je la fino de la semajno
ĉe kunveno de la Komitato.
La adresaro de ATEO pligrandi-
ĝas. Je januaro 1989, la adresaro
inkluzivis 191 personojn de 33 lan-
doj. En aŭgusto la adresaro enhavis
216 personojn de 37 landoj. Ankaŭ
la landlistoj kreskas, kiu fakto ebli-
gas ateismajn kunvenojn en iuj lan-
doj.
Oni diskutis la neceson de la
pligrandigo de la estraro. La bezo-
no por kunlaborantaj redaktoroj kiuj
kolektus artikolojn por revuo ATE-
ISMO estis anoncita. Neniu volon-
tis por tiu posteno. La ĉeestantoj
voĉdonis, ke la jamaj estraranoj daŭ-
ru en siaj postenoj dum la sekvonta
jaro ĝis la kunveno ĉe Kubo.
Estis decido daŭrigi la abon-
koston de US$8.00 por ATEISMO,
kaj UEA konsilis daŭrigon de la sama
interŝanĝo de 16 gld.
La dua parto de la kunveno
konsistis el vigla diskutado pri landaj
aferoj, religiaj problemoj, ktp. In-
teralie, Josef Murjan el Israelo,
Komitatano de UEA, partoprenis la
diskutadon. Oni parolis pri la al-
trudo de religio en ŝtataj aferoj, pri
la difino de terminoj kiaj huma-
nismo, Dio, agnostikismo, kaj kiel
tiuj ideoj efikas nin. Ĉi tiu inter-
ŝanĝo de ideoj daŭris dum unu horo,
post kiam ni devis lasi la ĉambron
por ke alia grupo povu kunveni tie.
Ni ne povis lerni ĉe Brajtono Ĉu
la Komitato aprobis nian peticion
fariĝi neneŭtrala asocio. Eble la ko-
mitato ne povas agi pri ĝi, ĉar estis
tro multe da pli gravaj aferoj ĉe la
Kongreso. Je 1989-08-18, ni skribis
al la Generala Direktoro de UEA kaj
demandis: ĉu la Komitato decidis
pri nia peticio; kaj, se ne, kial - kaj
kian agadon ATEO devas fari por
akiri la deziratan rangon? Li ne
is. Je 1989-11-13, la usona
ĉefdelegito de UEA, S-ro Harmon,
skribis al la Ĝenerala Direktoro, kun
kopio de nia letero, kaj petis ke la
GD respondus al ni. Denove, li ne
respondis. La sekvonta ago: Prezi-
danto Dumain skribos al Prezidanto
John Wells de UEA pri la afero.
ATEO rajtas fariĝi "neneŭtrala aso-
cio kunlaboranta kun UEA", kiel ses
religiaj organizoj; kaj ni atingos tiun
celon!
Ĝis la revido en Havano, Kubo,
je 14-21 julio 1990!
januaro 1990
ATEISMO
Dio Estas Ĉie per Radio:
Politiko de la Kristana Dekstrularo Atingas la Trian Mondon
de Annie Nakao [el Saz Francisco Examiner, 1989.07.03, p. A-2],
resume tradukis Ralph Dumain (Usono)
En arbaroj de Ekvadoro, india-
noj kiuj parolas la Keĉuan lingvon
fingrofrapetas laŭ milda rokmuziko
de kristana muzikprogramo importita
de urbo San Francisco. En la norda
hemisfero, la Kristana Disaŭdiga Re-
to de la familio Concord urĝas al
bezonata financa ”miraklo” provizota
de la publiko. Malgraŭ la skandaloj
de evangeliistoj Jimmy Swaggart kaj
Jim kaj Tammy Faye Bakker, la
"elektronika eklezio,” la plurmili-
arddolara religia telekomunikila in-
dustrio, prosperas. ”Oni povas ve-
turi de Novjorko al Kalifornio kaj
aŭskulti kristanajn radiostaciojn la
tutan vojon,” diris Ben Armstrong,
direktoro de la Tutlandaj Religiaj
Dissendantoj.
Religia Programado Kreskas
Preskau 2596 de la 1411 televi-
daj stacioj de Usono provizas plenta-
gan religian programadon, 30976-a
salto super la statistiko de 1988.
Mankas en tiu kalkulo la tri religiaj
televidretoj, inkluzive de la Kristana
Dissendo-Reto de Pat Robertson kaj
la centoj da stacioj kiuj provizas
kelkan religian programadon.
El la 10546 radiostacioj de la
lando, 1285, t.e. 1496, estas kristanaj
stacioj; t.e. 799 pli ol en 1988.
Tio estas trivialaĵo kompare al
la tutmonda reto de evangeliado al
triamondaj landoj per mallongonda
radio. Ekzemple, alte en la Andoj-
montoj, radiostacio HCJB disaŭdigas
al 8096 de la mondo dum 24 horoj de
ĉiu tago.
Al Ĉiuj Homoj
Per koncksoj kun aliaj retoj,
HCJB furas, ke ĝi provizos, antaŭ la
jaro 2000, la Evangelion de Jesuo
Kristo al Ĉiu persono sur la tero en
komprenata lingvo. La elektronike-
maj evangeliistoj jam ”progresus” eĉ
plu, se ne okazis la lastatempaj skan-
daloj, diris sociologo Jeffrey Had-
den. Sed Sara Diamond, verkinto
de la libro Spirita Milito: La Politiko
de la Kristana Dekstrularo, asertis,
ke la skandaloj obskuras pli profun-
dan problemon: la engaĝadon de la
kristana dekstrularo en enlandaj kaj
fremdlandaj politikaj aferoj.
Diamond diris, ke religia pro-
gramado ne estas nur komerco kaj
ekspluatado, sed precipe propaganda-
do. Per televido, la evangeliistoj
inundas la publikon per sia teologia-
politika vidpunkto. Ĉu jes aŭ ne
rekrutiĝas novaj religiaj kredantoj,
religia programado motivigas la j jam-
ajn kredantojn.
Konservativa Publiko
Religiaj amaskomunikiloj pro-
mocias la politikajn programojn de la
kristanaj dekstruloj, ekz. la kontraŭ-
aborta movado kaj ĝia terorista frak-
cio, la movado por preĝado en publi-
kaj lernejoj, kaj opoziciado al sekula-
ra humanismo. Kompreneble, ”laŭ
la instruoj de la Biblio.”
Laŭ Diamond, la plejmulto de
religiaj programoj propagandas mal-
rekte kaj kreas ideologian fonon,
ĝeneralan mondbildon kun ŝlosilaj
konceptoj, ekz. la supereco de la
tradicia familio kontraŭ samseksemo,
laŭmerita senrajtigo de tiuj kiuj ne
4
2:1 (4)
ATEISMO
kongruas laŭ tiu ŝablono. La alia
konstanta temo estas la supereco de
Usono, ke iu ajn lando kiu ne obeas
la fremdlandan politikon de Usono
estas komunisma.
Paul Burke, redaktoro por bul-
teno de la Kalifornia Ekumena Kon-
silantaro, kritikis la agadon de la
televidaj evangeliistoj en Centra
Ameriko. Ili intencas, ne disvas-
tigi religion, sed influi la politikon,
kaj batali por Usono kontraŭ ”komu-
nismo.” Tiuj evangeliistoj mal-
trankvilige sukcesas, eĉ konkurencas
kun katolikaj instancoj. Laŭ unu
kalkulo, evangeliistoj konsistigas
25 de la loĝantaro de Gvatemalo.
Diamond kaj Burke insistas, ke
evangeliista propagandado malhelpas
pacagadon de pastoroj en Latiname-
riko kaj la disvastigon de la liberiga
teologio. Eĉ pli abomeninde estas
evangeliista subteno al subpremantaj
registaroj. Ekzemple, Swaggart
kunvenis kun la dekstrula prezidento
de Ĉilio, Augusto Pinochet. Dum
multaj evitas ligojn kun Sudafriko
pro ties rasapartiga sistemo, la Tri-
unuo-Dissendo-Reto konstruas la un-
uan afrikan televidan stacion en la
Sudafrika ”hejmlando” (koncentreja
teritorio por negroj) Ciskei. La
sama Reto negocas kun la Sudafrika
registaro pri konstruo de dua stacio.
Malkaŝe pri Religio
Tradukita de Vaclav Tobiasek (Ĉeĥoslovakio)
El Agrikultura furnalo eldonita en la urbo Brno, 1989-04-04. Parolas Institutestro
por esploro de socia konscio kaj scienca atcismo de
Ĉeĥoslovaka Akademio de
Sciencoj (ĈSAS), docento D-ro Ivan Hodovsky, D-roSC.
Ankoraŭ en la 50-aj jaroj religio
estis alvicigata al postvivafoj kiuj
malaperos en la daŭro de du aŭ tri
generacioj. La tempo antaŭenpaŝis
kaj tiu Ĉi opinio montriĝis tre iluzia.
La religio restas konstanta parto de
nia socia vivo, tamen ĉe ni la libero
de konfesio estas garantiita per ĈS-a
konstitucio. Ĉirkaŭ religiajn de-
mandojn oni iom iradas piedpinte kaj
pro manko de informoj poste naski-
ĝas la plej diversaj famoj kaj konjek-
toj. Pro tio mi kunvenis kun Insti-
tutestro por esploro de socia konscio
kaj scienca ateismo de ĈSAS en
Brno, docento PhD-ro Ivan
Hodovsky, D-roSC, por ke ni trapa-
rolu ĉi tiujn problemojn.
Redaktoro Jan Bauer
kk kk k Xx
K-do direktoro, plej baldaŭ iom
prezentu vian instituton al publiko!
Per kio vi okupiĝas?
Kiel jam la titolo de instituto
mem sufloras, ni okupiĝas ne nur pri
la problemaro de ateismo, sed ankaŭ
pri la esploro de etiko kaj iuj aliaj pli
vastaj demandoj kiuj koncernas al
socia konscio. Pro tio ankaŭ en nia
instituto funkcias la sekcio de scienca
ateismo, la sekcio de psikologio kaj
sociologio kaj ankaŭ la sekcio de
fundamentoj de etiko. Speciale gra-
vas la problemaro de etiko, ĉar nun-
tempe nenia nia socioscienca laboro
okupiĝas senĉese pri ĝi kaj Ĉe tio la
moralaj problemoj montriĝas kiel ek-
sterordinare aktualaj. Mi opinias,
ke la plej grava parto de nia laboro
estas fari sociologiajn kaj psikologi-
ajn esplorojn kiuj informas nin, kun
iuj tipoj de tutmondaj opinioj Ĉi tie ni
renkontiĝadas ĉe konscio de diversaj
generaciaj kaj socialprofesiaj grupoj
januaro 1990
Lj
ATEISMO
de loĝantaro. Nia instituto ĉe tio
efektivigas la esplorojn unue mem-
stare, due kunlaboras kun Instituto
por Esploro de Publika Opiniado ĉe
Federala Statistika Ofico kaj kun In-
stituto por Filozofio kaj Sociologio de
ĈSAS en Prago. e la esploroj ni
provas koordini la sociologian kaj
psikologian aliron, Ĉar nura sociolo-
gia esploro estas iam sufiĉe skema
pro sia malpli alta enhaveco. Cefe
tiu Ĉi psikologia esploro ebligas al ni
kompreni kondutadon de homo kiel
individuo.
Ĉu vi povas diri, fundamente de
viaj esploroj, kiom da kredantaro
vivas ĉe ni rilate tut$tatan nom-
bron da loĝantaro?
Ni opinias, ke la tutstata nom-
bro da kredantaro estas preskaŭ 30
procentoj. Memkompreneble oni
devas konscii la treegajn teritoriajn
diferencojn kiuj ekzistas en Ĉeĥos-
lovakio. Ekz. en Norda kaj Okci-
denta Bohenioj loĝas proksimume 10
procentoj da kredantaro. Videble
pli multe da kredantaro loĝas en
moraviaj regionoj kaj precipe en Slo-
vakio. Sed ankaŭ en Moravio ek-
zistas videblaj diferencoj inter unuo-
paj distriktoj, ekz. en la teritorio
Znojmo loĝas pli ol 20 procentoj da
kredantaro, sed en la distriktoj Hodo-
nin, Gottwaldov kaj Zdar nad Saza-
vou plue daŭras la fortaj religiaj
tradicioj kaj tie Ĉi loĝas pli ol 50
procentoj da kredantaro. En Ĉeĥo-
slovakio, dum la lastaj 40 jaroj, oka-
zadis sufiĉe esprimplenaj ŝanĝoj en
religiaj sentoj de la loĝantaro.
En la 60-aj kaj poste en la 70-aj
jaroj, ni notis du ampleksajn ondojn
da malleviĝo de tuta kvanto da kre-
dantaro. Nuntempe (temas proksi-
mume pri la lastaj 10 jaroj), ni povas
paroli pri stabiligo de religio. Ni
scias de niaj esploroj, ke ĉiam ne
eblas identigi la personojn kredantajn
kaj la personojn nure religie kondu-
tantajn. La plej precizan bildeton
pri situacio (inklino al religio) pre-
zentas ekzemple la sumoj da baptitaj
infanoj, sed la sumoj da ekleziaj
geedziĝoj kaj precipe ekleziaj sepul-
toj jam misinformas pro sia relative
granda kvanto.
Kian rilaton al religio havas nia
juna generacio?
EZ
La juna generacio en Ĉeĥoslo-
vakio estas religie orientigata nur en
malgranda kvanto, sed denove mon-
triĝas videblaj diferencoj inter unuo-
paj regionoj. En ili kompreneble
efikas ankau la diferencaj religiaj “'
tradicioj, transdonataj de generacio
al generacio, kaj religia edukado, “
ktp. Ce ni ekzistas la instruado de
religio, sed la intereso estas sufiĉe
malgranda. Nur antaŭnelonge revi-
viĝis la nova parta intereso influita
per infanaj aliĝiloj al religio. An- -
taŭe la infanoj aliĝadis al religio pere
de lernejoj, sed nun ili aliĝadas rekte
pere de paroĥestraj domoj. Ĉi tiu
nova maniero estis efektivigita por
kontentigi la bezonojn de kredantaro,
Ĉu influas diversaj formoj de po-
litikaj protestoj la religiajn opini-
ojn de kredantaro?
Mi dirus, ke diversaj politikaj
sintenoj (aktivecoj) ne influas sen-
pere religiajn opiniojn de kredantaro,
sed ke la religio mem signifas tre
senteman fenomenon kiun influas
politika vivo de socio. Ĉiu politiko-
ekonomia krizo preskaŭ ĉiam mani-
festiĝas per pli forta religia aktiveco.
En krizaj periodoj, kiuj estas akom-
panataj per moralaj malcertecoj, po-
vas homoj korligiĝi al religio kiel al
io pozitiva, ili povas serĉi en ĝi la
6
2:1 (9)
ATEISMO
konsolon - per la religio ili pavas
oponi al homa interforlogiĝo. Sed
povas aperi iuj individuoj por utiligi
(aŭ misuzi) siajn vizitojn al preĝejoj
kaj ekleziaj ceremonioj por iuj for-
moj de politikaj nekonsentoj, sed ĉe
tiuj Ĉi situacioj, oni ne renkontiĝas
kun efektivaj religiaj ideoj kaj pro tio
plimulto da kredantoj rifuzas la per-
sonojn uzantajn Ĉi tiujn manierojn.
La kredantoj ne envicigas ilin inter
siajn kunkredanojn.
Vi menciis pri tio, ke nuntempe ni
povas paroli pri certa stabiligo de
religio. Cu vi povas plu klarigi
tion?
lam oni propagandis tezon, ke
malfortiĝas la influo de religio kaj ke
ĝi baldau malaperos el vivo de socio
kiel postvivafo. Sed ĉi tiu tezo
montriĝis erara. La homa opinio
direktiĝas de pli komplikaj meĥa-
nikafoj. Ĝi dependas ja de formado
de sociaj interrilatoj, sed ĝi funkcias
ankaŭ kiel opinio aŭ individua aŭ
grupa, kaj gravajn rolojn ludas kaj
prezentas tradicioj kaj edukadoj en
familioj. Pro tio ni nun staras antaŭ
tasko elkrei kvalite alian bildon pri
religio, kiu pli similus al realeco.
Ni opinias, ke religio ne malaperas el
nia vivo, sed plue ĝi funkcios dum la
tuta periodo de konstruado de socia-
lismo.
Proksimume dum duono de la 80-aj
jaroj, ni fariĝis atestantoj de pli-
fortiĝinta religia aktiveco. Unue
ĝi okazis ĉe la 1,100-a mortodatre-
veno de kredanoncanto Metodo,
due ĉe la ĉiujaraj pilgrimadoj en
Levoĉa en orienta Slovakio, trie ĉe
la deklamo de la dekjara prepa-
rado de sanktovojteĥa milenio kiu
okazos en jaro 1997. Cu influos
tiu ĉi aktiveco sentojn de
loĝantaro?
Antaŭ ĉio mi devas akcenti, ke
ni rimarkas ŝanĝitajn vidaĵojn je
religio. Antaŭ pli ol 20 jaroj, gran-
da parto de loĝantaro akceptis la
religion kiel postvivafon. Nun-
tempe homoj Ŝatas ĝin (kiel pozitivan
fenomenon). Ili rememorigadas
ĝian signifon por la morala vivo, ĝian
influon por stabiligo de familio, por
edukado de infanoj, por kul-
turkreado, por estetika sento, ktp.
Ne estus saĝe rifuzi tiujn Ĉi $anĝitajn
vidafojn je religio. Tamen jesigi
pozitivajn valorojn de religio ankoraŭ
aŭtomate ne signifas adopti religiajn
kredojn.
Kune ni devas esplori ankaŭ
kreskon de petoj pri religia lite-
raturo, pri la Biblio, ĉar al ni mankas
la informoj. Eĉ mezlernejaj kaj alt-
lernejaj lernafoj malhavas la infor-
mojn pri religio. Mi mencias, ke tio
estas eraro. Tamen la kristaneco
apartenas al fundamentaj radikoj de
eŭropa kulturo kaj klereco, kaj ankaŭ
nuntempe ne eblas eksigi ĝin. Ja
tie, kie mankas la seriozaj informoj
pri ĝi, tie oni instigas vivspacon por
diversaj superstiĉoj kaj mitoj, tie an-
kaŭ plifortiĝas la pseŭdoreligiaj feno-
menoj kiel sektemo, malklarigo, mis-
tifikado. Pro tio gravas ne rifuzi la
religiajn temojn, sed male diskuti ilin
malkaŝe kaj ne misinforme, ĉar la
religio kreas realan parton de socia
vivo en socialismo.
januaro 1990
ATEISMO
Eklezia Imposto, de A. Horvat, el furnalo Vespera Prago
tradukis Antonin Podhrasky (Ĉeĥoslovakio)
Propagandado de religia ideolo-
gio, predikado de ”Dia vorto,” kaj
zorgado de pastraro pri "eterna savo”
de kredantoj, ĉi Ĉio postulas ne-
malgrandan materialan sekuron.
Grava rimedo por tio en multaj lan-
doj estas ekleziaj impostoj, kiuj estas
eldevigeblaj de kredantoj per Ŝtata
potenco.
Deveno de ekleziaj impostoj tro-
viĝas jam en la 19-a jarcento, kiam
kresko de financaj bezonoj de ekle-
zioj ne kontentigeblis per ekzistantaj
ekleziaj depagoj. Eklezia imposto
estas difinita monsumo, kiun eklezioj
kaj religiaj societoj enkasigas de kre-
dantoj per Ŝtata aparato.
Pagado de impostoj neniam
apartenis al homaj ĝojoj. Pri pro-
blemo de pagado de eklezia imposto
oni ofte parolas Ekzemple, en
Aŭstrio en 1988, episkopoj akuzis pli
ol 11000 katolikulojn pro nepago de
tiu imposto. Krom tio forlasis la
eklezion 3833 kredantoj. La epis-
kopio en Gratz domaĝis je pli ol 11
milionoj da ŝilingoj. Car ĉiu ka-
tolika episkopio okupas spertajn ju-
ĝistojn, plendoj ĉe lokaj tribunaloj
pritraktiĝas tre rapide. En tiuj tri-
bunaloj kutime mankas ”kristana
amo.” Oni raportas, ke se eklezia
imposto estus libervola, pagus prok-
simume triono da katolikuloj.
Sed pagado de impostoj ne estas
la sola motivo pro kiu kredantoj
forlasas ekleziojn. Nova postmilita
rekordo de forlasado de eklezioj en
Aŭstrio estis notita en 1988. Jen la
statistiko de forlasintoj: 38368 kre-
dantoj el la katolika eklezio, 2992 el
la evangelia eklezio, kaj 152 el aliaj
eklezioj. Dum sepjara periodo te-
mas pri 223604 katolikuloj, 15014
evangeliuloj, kaj 2337 ceteraj.
En Ĉeĥoslovakio kredantoj ĉesis
pagi ekleziajn impostojn jam en
1918. Eklezioj rajtas enkasigi nur
libervolajn pagojn. Salajrojn de
pastoroj pagas la ŝtato.
Ateismo kaj Toleremo, de J. Deker (Mauritius)
Por multaj ateistoj el okcidenta
Eŭropo, atcismo kaj toleremo estas
kunaj, ĉar de longe ateismo estas
larĝe disvastigata, de la komenco de
la jarcento, eĉ antaŭe. Kon-
sekvence oni forgesas ke en nove
evoluintaj landoj, tio ne estas tiom
evidenta. Ju pli fusa estas la libe-
rigo de la trudoj de la religioj, des pli
la afero estas ankorau konflikta.
Tamen ni ateistoj ne devas for-
gesi ke toleremo estas ligita al libe-
reco kaj ateismo. Ni ateistoj kiuj
liberiĝis el la diaj, pli ekzakte el la
ekleziaj trudoj, ni havas nenion por
trudi. Por ni estas evidente ke ne
8
ekzistas iaj ajn dioj: silento de tiuj
dioj kiujn neniu vidis, estas nenia
pruvo pri la ekzisto de tiuj estaĵoj
nebulaj, kiuj neniun kaj nenion hel-
pas nek klarigas. Nin ne konfuzu
kun klarigoj la konfuzaj kaj infanaj
rakontoj de la pastroj. Tio estas nia
propra konvinko, sed estas aliaj kiuj
ne samopinias kun ni, kiuj aniĝas al
kredoj plej diversaj kaj plej neversi-
milaj; estas ilia rajto. Ili rajtas kre-
di tion kio plaĉas al ili, kaj ni ne
rajtas trudi nian nekredon, Nia celo
estas kunveni inter ni por pliprofun-
digi niajn sciojn, por defendi nian
nekredon, kaj ĉefe por helpi al la
2:1 (9)
ATEISMO
junuloj kiuj deziras liberiĝi el religioj
kaj renkontas malfacilafojn survoje.
Estas tro multe da homoj inter ni kiuj
estis edukitaj en religioj, kaj kiam ili
fariĝas adoleskoj, aŭ pli malfrue,
multe hezitas, pripensas, serĉas, an-
taŭ fariĝi kapablaj liberigi sin el
religioj. Tiuj j -
pon. Ne tiuj kiuj havas nenian de-
mandon kaj tute simple kredas. Ki-
al oni persekutu tiujn homojn? Ili
kredas, fina punkto. Ne estas mal-
forto niaflanke. Kiam ni havas oka-
zon diskuti pri religioj, ni diskutas
tute simple, klarigante kial ni ne
kredas, kia estas nia vidpunkto, ke ni
estas raciistoj, ktp. ... Ni firme mal-
volvas niajn argumentojn sen provi
trudi ion ajn al ili.
Estas eraro de komunistoj, kaj
kelkaj ateistoj provi trudi sendiecon.
Tiom longe kiom la religianoj ne
trudas al ni iliajn kredojn kaj vivma-
nierojn, ne gravas ke ili kredu eĉ al
la plej absurdaj kredoj. Niaj kon-
vinkoj estas ateismaj, ni agnoskas ke
ni povus erari sed necesus ke oni
demonstru al ni niajn erarojn, kaj tie
komencas la malfacilafoj. Nun la
dikredantoj ne havas la plej etan
pruvon pri la ekzisto de dioj, sed ni
ne havas ankaŭ pruvon de neekzisto
de io ajn kiu similus al dioj, kvankam
tiu neekzisto estas tre probabla. La
franca biologo-verkisto, Jean Ros-
tand, skribis en diversaj libroj ke li
havas skrupulojn partopreni la detru-
on de religia sento Ĉe juna homo.
Mi ne havas tiun skrupulon; mi kon-
sideras ke ĉiu devas esti konscia pri
la diversaj vidpunktoj; poste li-Ŝi tute
libere elektos sian propran vojon,
La fakto ke iu demandas pruvas ke
tiu ne blinde kredas.
Ni havas nenion por timi, la dis-
volvigo de sciencoj kaj popolinstruado
malpliigas la nombron da dikredantoj.
La nescio estas la fundo de religioj.
Ja ni scias ke la bazo de religioj ne
estas la racio sed la emocioj kaj senti-
mentoj. Sed pli kaj pli homoj liberi-
ĝas el la timoj kaj scias diferencigi
inter sentimentoj kaj racio. Tial la
religioj evoluas, ekzemple nun katolika
religio adoptis regulojn de toleremo
kiujn ĝi ne havis antaŭ 200 jaroj kiam
ĝi mortigis la ateistojn. Kompreneble
estas ankoraŭ malfruo en aliaj religioj
kiel islamo kiu Ĉiam vivas en meze-
poka civilizo kaj etoso. Ili estas Ĉiam
pretaj batali kontrau aliaj religioj kiel
katolikismo en Libano, Judismo en
Israelo, Hinduismo en Hindio, kaj
kompreneble kontraŭ atcismo ĉie
(afero Ru$di). Sed ankaŭ tio evoluos,
kompreneble evoluo estas malrapida;
ĝi postulas en tiu kazo klerigadon de la
popolo.
Konklude, ni ateistoj estu tolere-
maj, ni havas nenion trudendan.
Tri Reagoj: al A. Ŝalamon 8 O. Pavlov
1. Pri Laboro, de Rejna de Jong
(Nederlando)
Instigite de la bonega artikolo de
O. Pavlov (ATEISMO 1:3), mi rele-
gis la "Leĝoj por Homaro” de A.
alamon (ATEISMO 1:1). Rilate al
la alineo pri ”laboro” mi volas averti,
ke oni ne ”diigu” la laboron. En
antaŭa tempo oni jam faris tion,
bezonante laborsklavoj por la kres-
kanta industrio. En multaj hejmoj de
simplaj laboristoj - ankaŭ en mia
januaro 1990
gepatra - pendis sentenco, kiu glori-
gas la laboron. La mastroj man-en-
mane kun la kristana eklezio trudis
ĝin al la laboristoj kiel moralan,
sanktan devon, evidente por iliaj pro-
praj poŝoj!
Laboro certe estas grava por Ĉiu
homo kaj necesa por la socio. Sed
oni nepre atentu la kvanton kaj la
specon de laboro! Tro da laboro
rezultigas tro da varoj, senlaborecon
kaj mizeron ĝuste por la laboristoj.
9
ATEISMO
Kaj en la nuntempo oni produktas
multegajn varojn tute senbezonajn,
sensencajn, eĉ foje malutilajn al la
tuta homaro. Homo, kiu preferas
senlaborecon ol laboro en tiaj entre-
prenoj, meritas respekton; oni ne uzu
la vorton ”parazito” senpripense kaj
sendistinge! Cetere oni ne vivas por
labori, sed oni laboras por povi vivi.
2. ReagealO. Pavlov, de Karlo
Kosta (Hispanio)
La evoluo de popoloj £anĝas, eĉ
renversas, ideojn kaj politikojn. En
okcidentaj landoj religiaj homoj ne
suferas dkrmilacion, sed ateistoj,
ofte jes. “Statoj subtenas ekleziojn;
militema ateismo ne ekzistas. Reli-
giuloj kaj ateistoj pace kunvivas.
La plej toleremaj, eĉ kompatemaj,
estas tiuj kiuj ne Ĉeestas diservojn.
Ankaŭ en latinaj landoj la histo-
rio estas ligita al religiaj luktoj, kruc-
militoj, inkvizicioj. Tion oni ne po-
vas nei, do historiaj verkoj de Ĉiuj
landoj devas informi pri la efektiva
socia rolo de religioj.
Certe la homaro profitas ke la
homoj pensas, sentas, kaj kredas
malsame. Ankaŭ por scienca ate-
ismo tre utilas disvolvi klarecon kaj
konservi ekvilibron inter socia inte-
reso kaj individua mensa libero.
Ateisma filozofio estas la sama en
ĉiuj landoj. Eble la individuaj
mensoj bezonas ŝanĝojn, sed kiel
diris Bertrand Russell, ”oni Ĉiam
povas agi modere, kvankam tio estas
iomete pli longdaŭra.”
3. Reage al O. Pavlov,
Ralph Dumain (Usono)
Pavlov diras: "Oni provis pri-
skribi rusan historion sen la krista-
nismo, sen ĝia progresa socia rolo ...
Ĉu iu popolo povas normale ekzisti
senhistorie, sen sia socia memoro?”
Ne, sed mi ne povas kredi, ke krista-
nismo iam ajn ludis progreseman
de
rolon. Plue, tiu dirafo kulpas pro
grandrusa Ŝovinismo, kaj flank-
enŝovas kaj insultas la religiajn mi-
noritatojn de Sovetunio, aparte la
islamanojn kaj judojn. La naŭza
fanfaronado de Gorbaĉov pri mil
jaroj da kristanismo silentas pri la
fakto, ke temas ankaŭ pri mil jaroj da
antisemitismo. Pli taŭgus, ke Gor-
baĉov publike pripentu la antisemitis-
majn krimojn de carismo kaj stali-
nismo.
Pri moralaj problemoj, Pavlov
skribas: ”Kaj Ĉu nekompatema ate-
isto estas pli bona ol kompatema
kredulo?” Ne, sed tio estas falsa
demando, Temas ne pri moraleco
de iu aŭ alia persono, sed pri la
ĝeneralaj sociaj efikoj de religio,
ekz. (a) malracia sinpravigilo por
barbareco, (b) falsigo de la realo, kio
konfuzas kaj bremsas progreson Ĉi-
aspecan. Jen la plej konciza respon-
do al la demando ”Kial la kredo je
Dio estas malbona kaj ateismo estas
nia nura vojo.” Pavlov jam scias ke
Lenin polemikis kontrau religio ne
por forigi homajn rajtojn aŭ kalumnii
individuojn, sed pro la ĝeneralaj
ideologiaj kaj sociaj efikoj de religio.
Pri la misfaroj de la militanta
ateismo de la 1920-30aj jaroj, mi
konsentas, sed ja temas pri stalin-
ismo, kies pensmaniero havas nenion
komunan kun Marks, eĉ ne kun Le-
nin. Stalin ne estis dialektika
pensanto, sed metafizikaĉa pensanto.
Ni ne bezonas novan koncepton de
humanismo; ni bezonas simple huma-
nismon.
La nuna toleremo respegulas
malrigidiĝon dankon al la glasnosto.
Glasnosto estas bonega afero. Ta-
men, senprincipa oportunismo estas
la renversa flanko de senkompata
dogmismo sur la sama monero, kaj
stalinistoj kaj socialdemokratoj estas
spiritaj fratoj.
10
2:1 (9)
ATEISMO
Pri la Filozofio de Todd Moody
de Pierre Savoie (Kanado)
Mi malkonsentas je pluraj
punktoj la artikolon de Todd Moody
(ATEISMO 1:3). Li mencias, ke ne
ekzistas multe da diferenco inter reli-
gio kaj fiziko, kaj ke tiuj ĉi diferen-
ciĝas nur per ”la metodoj por mal-
ka£i la kaŝitan ecojn de la universo.”
Li pensas, ke parto de fiziko, ekzem-
ple la kvantumaj fenomenoj, estas,
same kiel la pretendoj de religio,
"aspekto kiu transcendas tiun kiun la
sensado kaj pensado rivelas.” Tio
estas grava eraro! Se oni malkovris
kvantumajn fenomenojn, oni eltrovis
ilin pere de metodoj kiuj plivastigis
la sensadon. Plivastigitaj sensadoj,
komence de la teleskopo de Galileo
(kiun katolikuloj pretendigis instru-
mento de diablo) ĝis la ciklotronoj
por studi subatomajn partikulojn,
estas sensiloj tute nemisteraj kiuj
servas por studi ankoraŭ ne tute
komprenatajn fenomenojn, certe ne
misterajn spiritismajn pretendojn
de religio. La homa pensado kaj
ilaro rivelas tiujn fenomenojn, do
ili ne estas religie misteraj, kiel
ofte pretendas religiuloj pri kvantu-
maj fenomenoj.
Moody diras ankaŭ ke, ĉar ni
ne havas tute perfektan sciencon, ni
ne povas aserti ke Ĉiuj „fenomenoj
havas materiismajn kaŭzojn. u
ni do forlasu la sciencojn, por aliĝi
al religioj kiuj estas eĉ malpli per-
fektaj por klarigi la mondon? Ofte
religiuloj diras, ke oni devas kun-
ligi sciencistojn kun spiritistoj por
havigi ”tutan komprenon” pri la
universaj fenomenoj. Tute ne!
Religiuloj preĝis dum jarcentoj por
pledi al misteraj spiritoj finigi la
doloron de la homaro, sed, kon-
traŭe al la scienco kaj ĝiaj sukcesoj
(ekzemple la forigo de variolo kaj
aliaj malsanoj), religio neniam suk-
cesis mortigi eĉ unu bakterion (eĉ
ne kompreni, kio estas bakterio!).
Li mencias ke multaj sciencis-
toj estas mistikistoj, sed tio ne
signifas, ke scienco estas religio.
Mistikismo, male ol tio, kion Moo-
dy skribis, ja estas danĝero ĉar ĝi
proponas ke oni povas bazigi deci-
dojn per neraciaj procedoj. Ankaŭ
la nazioj opiniis same.
Kredo je Dio estas kaj neĝusta
kaj neracia. Estas diferenco inter
"vero” kaj "io pruvita kiel mal-
vero.” Religiuloj neniam pruvas ke
Dio ekzistas, sed defias ke ni pruvu
ke iliaj asertoj estas malveraj. La
pruvo de malvero estas multe pli
malfacila, kaj fakte estas multaj
proponoj malveraj kies malverecon
ni ne povas pruvi. Cu la vivo
povas ekiĝi sen deveno de alia vivo,
ekzemple? Tio estas falsa, kvan-
kam ke oni ne povas pruvi ke nenie
sur la larĝa globo iĝas vivo laŭ
neviva mekanismo. Tio estis de-
bato inter sciencistoj antaŭ du jar-
centoj, kiu ilustras la principon: se
oni proponas ideon, oni ne subtenu
ĝin per manko da pruvoj ke la ideo
estas malvera. Tio ne estas ”spor-
tema” en scienco!
Mi opinias ke, kvankam S-ro
Moody : asertas, ke li estas ateisto, li
ankoraŭ havas mistifikajn pensme-
todojn. Ankaŭ aserto pri iuj feno-
menoj nedifinitaj per la ordinaraj
sensoj estas nepruvebla, do pli
proksime al malvero ol vero!
januaro 1990
1
ATEISMO
Dubo kaj Ateismo, de Evlogi Dankov
tradukis Olga Cankova (Bulgario)
Dubo estas ĉefa nocio de la sci-
enca ateismo. Sekve, ĝi postulas
multfacetan prilumon. Jam R. Des-
cartes konsideris la metodon de la
dubo kiel ”arkitekton” cele al nova
homa kulturo. Liaopinie, finfine ĝi
ebligus al homoj mastrumadi la natu-
ron.
La du flankoj de la dubo --
religia kaj scia (epistemologia) --
gravas, ĉar nuntempe reliefiĝas jena
tendenco: teologiigi la sciencon kaj
sciencigi la religion.
Pro siaj pozitivaj kaj negativaj
funkcioj la dubo ludas gravan rolon
same en ateisma motivado kiel en la
religio. Sed negative la dubo povas
konduki al skeptikismo kiu proksimi-
ĝas al agnostikismo (filozofia), dog-
mismo, k.s.
Ĉu la skeptikismo utilas al la
celoj de la homa vivo?
Kvankam la filozofia skeptikis-
mo estas historie eksmoda intelekta
fenomeno, ĝi aktualas pro la proble-
mo de ateismo.
El la du funkcioj —-- pozitiva kaj
negativa -- la unua prezentas seniluzi-
igan faktoron, kiu permesas al ni
apartigi la falsan kredon disde la
vero. Sed tio eblas kondiĉe, ke ni
kredas al io pli bona kiu ne kon-
traŭstaras la veron. Tial la pozitiva
dubo senkatenigas la homajn fortojn
kaj favoras liberan spiritan vivon.
Male, la negativa dubo kauzas
skeptikismon, agnostikismon, kaj ni-
hilismon, Skeptikismo siavice ofte
kondukas al superstiĉoj.
Menciendas ankaŭ la morala
skeptikismo (J.R. Bambrouth): ofte,
je dilemaj ĉiutagaj situacioj necesi-
gantaj elekton el pluraj alternativoj,
ni dubas. Je tiuj kazoj oni elektas
laŭ propraj moralaj motivoj,
nekonforme al oficiala mond-
koncepto kaj la publika opinio. Sed
eblas, ke ankaŭ tiu morala skep-
tikismo transformiĝus en religion.
Necesas same diskuti pri la dubo
kiel iaspeca kritiko aŭ kontraŭstaro al
naiva konvinko aŭ superstiĉo. (Ci-
kaze dubo fariĝas kritiko kiu celas
faciligi aliron al vero kaj instigi
solvon de problemo. Tiusence la
dubo funkcias al homa progreso kaj
kontribuas al pliprofundigo de niaj
scioj.
Memkompreneblas, ke la nihi-
lista kritiko kies elirpunkto estas to-
tala neado, malaprobas ĉies argu-
mentojn. Tian ”nudan kritikon”
Lenin konsideris senutila. Li ak-
ceptis nur neadon kiel momenton de
la evoluo, ĉar konserviĝas Ĉio pozi-
tiva.
La skeptikulo-nihilisto emas fa-
riĝi dogmulo. Tiu pretas dubi antaŭ
ol scio pri kio temas. Tiu dogmulo
povas starigi religian pozicion, eĉ
ŝajnigi sin ”dio” kiu posedas kaj
juĝas la veron. C.S. Peirce asertis,
ke estus fatale, se tia skeptikulo havu
absolutan arbitran rajton.
Evidentas, ke la anatomio de la
dubo kaj ties prilumigo kontribuas al
la esenco de la ateismo.
NOTO: Evlogi Dankov estas docento
ĉe katedro Filozofio en Universitato
Kiril kaj Metodij en Veliko Tarnovo,
Bulgario, kaj donis permeson traduki
Ĉi tiun artikolon specife por ATE-
ISMO.
12
2:1 (4)
ATEISMO
Postkomentaro al Dankov, de Ralph Dumain (Usono)
Koincide, mi ricevis la supran
artikolon baldaŭ post ekverkado de
artikolo mia kun titolo ”La Dialek-
tika Rilato inter Dubo kaj Scio” kiun
mi eventuale publikigus se eble en
revuo Simpozio. Des pli mi dankas
pro Ĉi tiu artikolo, kiu enkondukas
gravegan filozofian temon. Prof-o
Dankov absolute pravas, ke la dubo
povas ludi pozitivan aŭ negativan
rolon. Absolutisma, dogmisma skep-
tikismo, kiu neas la eblecon de racia
kaj objektiva kompreno de la mondo,
ofte ligiĝas kun promociado de reli-
gio kaj aliaj obskurantismaj doktri-
noj.
En la bataloj inter la protestantaj
kaj katolikaj apologiistoj dum la Re-
formacio kaj Kontraŭreformacio, la
skeptikismon utiligis ambaŭ partioj
de la debato. (Konsultu Richard H.
Popkin, The History of Scepticism
from Erasmus to Descartes (La His-
torio de Skeptikismo de Erasmo ĝis
Kartezio]. Erasmo estis katolika re-
akciulo, kies kontraŭintelektismo kaj
skeptikismo servis al papismo. Be-
daŭrinde, UEA lastatempe eldonis
tradukon de lia Laudo de l'Stulteco.)
Descartes [Kartezio] mem utili-
gis skeptikismon al kontraŭdiraj ce-
loj. Li uzis skeptikismon por evo-
luigi la sciencojn, kaj interalie kun-
fondis la mekanikan materiismon.
Kontraŭflanke, li uzis skeptikismon
por pruvi la ekziston de Dio.
En Britio, skeptikismo ligiĝis
kun la filozofio de empiriismo, kiu
komencis progreseme sed baldaŭ de-
generis al la klerika obskurantismo
de Berkeley. Interese, la revolucia
"mistika” poeto William Blake estis
pensis, ke la filozofio de dubo estas
ruza instrumento de la reganta klaso
por manipuli la homamason.
Friedrich Engels prediktis, ke
scienculoj sen konscienca filozofia
materiismo, t.e. naivaj empiriistoj,
facile malprogresus al spiritismo kaj
la plej ridindaj superstiĉoj.
V.I. Lenin, kiun oni tute prisi-
lentas en Usono kaj ne konsideras
seriozan filozofon, profete komprenis
la religiajn kaj politikajn sekvojn de
ekstrema subjektivismo, skepti-
kismo, kaj mistifikado de la sciencoj
mem, aparte pri la moderna fiziko.
Post 60, 70, 80 jaroj, inundas la
libromerkaton centoj da stultaj libroj
pri qvantumfiziko kaj zenbudhismo
k.s. Ni spertas similan fenomenon
en Esperanto dankon al Albert Good-
heir.
La Usona ido de brita empiri-
ismo, eĉ pli degenera, estas pragma-
tikismo, ankaŭ nomita de John De-
wey "instrumentismo.” Tiu tenden-
co estas tre potenca, filozofie kaj
politike, en la Usona ”humanista”
movado. Apartenis al tiu tendenco
"humanisto” Sidney Hook, ekstrema
dekstrulo kiu iam estis agento de
McCarthy-ismo en la universitatoj.
Paul Kurtz estas ege potenca -- tro
potenca -- gravulo en la Usona kaj
internacia humanistaj movadoj. Li
estas adepto de Dewey kaj kunlabo-
rinto de Hook. Li estas tre ruza kaj
reakcia homo, iama mia profesoro
kies manovrojn mi spertis en kaj
ekster la klasĉambro. Li ankaŭ no-
mas sin skeptikulo, kaj estras skep-
tikisman organizon kiu kontrolas kaj
kritikas parapsikologiajn aferojn kaj
pioniro pri la kompreno de la politika pseudosciencojn. Li nebule parolas
rolo de la brita empiriismo. Blake pri scienca metodologio kaj la
januaro 1990 13
ATEISMO
neceso esti skeptika, sed li ne estas
tute konsekvenca en sia elekto de
skeptikindaj aferoj. Li kondamnas
relative sendanĝerajn pseŭdoscien-
cojn, ekz. astrologion, sed inter liaj
”skeptikaj” kunlaborantoj troviĝas
pluraj profesoroj- -adeptoj de pseŭdo-
sciencaj doktrinoj, ekz. la faŝisma
pseŭdoscienco sociobiologio. Nu,
liaspeca skeptikismo ludas difinitan
politikan rolon.
Fine, mi menciu, ke ekzistas
Usonaj revuoj kiuj temas specife pri
ekstrema, eĉ paranoja, skeptikismo
kaj publikigas la plej diversajn spe-
cojn de teorioj pri konspiroj kaj kom-
plotoj, konceptoj pri la historio kaj
realo, ktp. La kunlaborantoj en tiuj
entreprenoj estas plejparte anarkiis-
toj, kun enmiksoj de adeptoj de ek-
strema individuismo (”liberecismo,”
"laissez-faire"-a kapitalismo, doktri-
no de Ayn Rand), mistikistoj, kaj
manpleno de kaŝfaŝistoj, inkluzive
de almenaŭ unu subtila apologiisto de
naziismo. Aferoj ĉi-tiaj ekzempli-
gas la intelektan bankrotecon de
anarkiismo.
Dum la fus fininta jardeko regas
la plej cinika cinikismo, kiu respegu-
las la socian degeneron de la Rea-
gan-a epoko kiu kongruas kun tia de
la iama, panea Weimar-a respubliko.
Kiel skeptikismo, cinikismo komen-
ce ludas senmistifikigan rolon sed la
fina rezulto estas adoro al mensogoj
kaj falsafoj.
Resume, dubo kaj skeptikemo
havas relativan valoron kaj utilon,
sed en abolutisma, dogmisma formo
ili identas kun religia kaj filozofia
dogmismo kaj kondukas al mistifika-
do, religio, nihilismo, kaj finfine al
faŝismo.
Kio Estas dio, aŭ Dio?,
Mi ŝatus alian nomon por via
revuo ol ATEISMO, ekzemple LIBE-
RA PENSO, ĉar la vorto ateisto bezo-
nas pli detalan difinon por intelektu-
loj. Ĝia signifo: "tiu, kiu neas di-
on” kaŭzas la demandon: “Kion ni
neas? Kio estas dio, aŭ Dio?” En
la mondo ekzistas multaj respondoj.
Jen sekvas kelkaj el ili:
Dio estas: ;
1. La kreinto (kaŭzo) de ĉio.
2. La spirita gvidanto de nia Tero.
3. Por multaj kristanoj tiu gvi-
danto estas Jesuo, do por ili Jesuo
estas Dio. Sed Jesuo havas/havis
patrinon, do tiel li ne plu estas la
unua kaŭzo.
4. Dio, la Patro en la ĉielo,
sendis sian ununuran filon al la Tero.
Do, ne plu estas Jesuo, sed la Patro,
kiu estas Dio.
5. Kelkaj homoj diras: La Pa-
de May Bijleveld (Brazilo)
tro en la ĉielo estis eksterterano, kiu
venis Ĉi tien kaj gravedigis Maria-n,
kiam Ŝi estis dormanta, kun la inten-
co doni pli altnivelan teranon al ni
por savi la homaron. Ĉu.
6. Dio kreis la homon laŭ sia
figuro (aŭ imago?) kaj la homo pen-
tras dion laŭ sia imago: kiel bela
viro; tiel Dio estas antropomorfa,
sed:
7. Dio estas ĉie. Li estas spi-
rito, kaj "en spirito vi adoru lin.”
Do Dio ne havas korpon, devas esti
nemateria spirito.
8. Dio amas, malamas, abo-
menas, aprobas, rekompencas, mala-
probas, punas, volas esti amata antaŭ
ĉio, ktp, do Dio estas antropomensa.
Li eĉ ŝanĝas sian ideon kiam oni
sufiĉe petegas.
9. La karaktero de Dio estas:
saĝa, bona, amplena, helpema, par-
14
2:1 (4)
ATEISMO
donema, ĉionscia, ĉionpova. Li de-
cidas ĉion, direktas ĉion. Nenio
okazas sen lia volo. Kial do okazas
tiom da militoj kaj krimoj? Kaj «kial
krimuloj estas punataj, se ili krimis
laŭ la volo de Dio?
10. Dio estas Amo.
11. Krom la spirita Dio (vidu
T) ekzistas la kreitaĵo = Universo.
Do Dio plus la kreitafo: Dualismo.
12. La ĉiea senforma spirita
Dio kaj la formiĝinta kreitaĵo estas
Unu. Monismo. ”La Regno de
Dio estas en vi.”
13. Dio estas Forto, Energio.
14. La unua perceptebliĝo de
tiu Forto estas Lumo, ie je iu tre alta
frekvenco de la spektro, kiu ĝenerale
estas nevidebla,
15. Dio = la Tuto, nekom-
prenebla, neimagebla.
Kio estas la Dio, kiun ni neas?
Konkludo: se neniu povas kompreni
la Tuton, do ĉiuj pastroj kaj religioj
estas nenecesaj. La konvinko po-
sedi la absolutan Veron estas infana
orgojlo.
kkk k
Alia vorto, sen kies difino neniu
povos saĝe diskuti, estas: materiisto
= tiu, kiu kredas nur je la materio.
Kio estas Materio?
En la komenco de Ĉi tiu jarcento
la difino estis simpla: Ĉio kio okupas
spacon; aŭ, ĉio perceptebla per la
sensoj.
Sed nun la kemiaj kaj fizikaj
sciencoj rigardis iomete pli profunde,
kaj ne plu klare vidas la diferencon
inter materio kaj energio. Ĉu ĉiu
materio estas densiĝinta energio?
Ĉu ĉiuj elementoj konsistas el la
samaj partikloj? Kaj ĉu la astrono-
moj malkovras tiujn samajn partiko-
lojn kaj la saman energion en la tuta
januaro 1990
universo, je nemezureblaj distancoj?
Cu ekzistas nur energio? Cu la uni-
verso estas nur unu Unuopo, kie ĉio
rilatas al ĉio alia? Cu nia menso
apartenas al tiu universala energio?
Estas pruvita ke nia menso povas
havi forton je granda distanco. Tio,
kio transformas tiun latentan ener-
gion al aganta energio, estas la Pen-
so. Do ĉu oni povus diri ke Dio
estas pensanta energio? Sed kio es-
tas penso? Do kia homo estas tiu
materiisto, kiu nur kredas je la mate-
rio? Pli moderna ol la materiisto de
1900, ĉu ne?
Energio estas io tre reala, tre
kapabla, eĉ kiam por ni nepercept-
ebla. Rigardu nur vian ilon per kiu
vi kontrolas vian TV je mj PO
Metu vian manon antaŭ ĝi u vi
sentas ion? Tamen, tiu energio ek-
zistas. Ankaŭ nia menso estas reala
energio, kiun ni devas ekzameni.
Parapsikologio estas alia studenda
tereno.
k kkk X
Mi estas liberpensanto. Mi tute
ne kredas je antropormorfa aŭ
antropomensa dio. Mi ankaŭ ne ŝa-
tas ritojn kaj simbolojn. Sed mi
estas konvinkita pri la unueco de la .
Tuto, de kio mi estas ero.
Ĝuste ĉar mi estas liberpensulo
mi donas al ĉiuj la rajton esti libera
lau sia maniero (ne nepre laŭ la mia).
Organizi liberpensantojn estas
preskaŭ kontraŭdiro per si mem, sed
veraj liberpensuloj Ŝatas inter£anĝi
ideojn. Tial mi deziris aliĝi al via
organizo. ... Sed nun mi rimarkis ke
por multaj homoj ateismo estas politi-
ko. Tio ne interesas min, nek aliajn
en mia ĉirkaŭaĵo. Mi naskiĝis en
Nederlando. Nun mi loĝas en Bra-
zilo. En ambaŭ landoj ekzistas reli-
gia libereco. Neniam iu devigis aŭ
15
ATEISMO
dominis min. Neniu iam batalis
kontraŭ miaj ideoj, kiuj, cetere, estas
private miaj. Kaj neniam mi batalis
kontraŭ aliaj pro ilia kredo. Lasu
ĉiun kreski laŭ sia propra interna
evoluo. Instruu sciencojn. Jen
ĉio. La vivo instruos la ceteron.
Permesu al ĉiuj esti feliĉaj kiel ili
Kiu Konas la Esenojn?
Kiam mi Ĉiutage estis en viv-
danĝero kaj vidis mortadi miajn ka-
maradojn Ĉirkaŭ mi, mi aliiĝis, kiel
ĉiuj aliaj. Estis la jaroj 1941/42
antaŭ Moskvo, La kruela vintro
jam estis la reala Blanka Morto.
Kiom da germanaj soldatoj mortfros-
tis aŭ kripliĝis per la frostego, sen
paroli pri sovetaj grenadoj kaj bom-
boj!
Ofte mi aŭdis la penson: ”Kial
la Kara Dio permesas tiom da sufe-
rado?” Kaj ni konstatis, iu Dio mal-
eblas ekzisti. Mi ne vidis unu ka-
maradon, kiu kun doloregoj mortinta
estis, ke tiu preĝis, vokis Dion. iu
vokis la sanitariston. ”Sani! Sani!” la
lasta espero. Kaj fakte la kuracistoj
kaj sanitaristoj per malegoista labo-
rado savis multajn vivojn, sed ne
Dio,
Je la 15-a de marto 1942 mi estis
transportita kun aliaj vunditoj en la-
zareton kaj poste vivis en katolika
lazareto Struldendorf apud Bamberg.
Ofte mi marŝis tien, kiam mi jam
kapablis iradi kaj regule eniris en
malnovlibrejon, kie mi trovis intere-
sajn librojn, ĉar la librokomercisto
ne estis tiel idiota, por bruligi siajn
valorajn librojn, kiam la sovaĝaj hit-
leranoj tion postulis. Bona libro-
vendisto baldaŭ konas siajn klientojn,
kiujn li prijuĝas laŭ la aĉetitafojn.
Tial li donis al mi kajeron pri la
Esenoj. [Germ: Essĉĝer; angl: Es-
volas, se ... ili pro sia kredo ne agas
kruele kontraŭ homoj aŭ bestoj.
Le religioj havas du flankojn:
(1) filozofio pri la kaŭzo kaj destino
de la Universo, regulata aŭ ne de
dio(j)y; kaj (2) morala regularo.
Por tiu lasta sufiĉas tri vortoj: amo,
honesteco kaj laboremo.
de Ernst Diedrich (DDR)
senes.) La historia fakto de la Ese-
noj pruvas klare, ke la fama filo de
Dio neniam vivis. Li estas kolek-
tiva fantomo, konsistinte fus el la
murditaj Esenoj.
Dum la jaro 70 la soldatoj de la
Roma armeestro Titus estingis ribe-
lon de la judoj kaj konkeris Jerusale-
mon (jam la duan fojon).
Lau la ordono de sia armeestro
la soldatoj detruis la monaĥejojn de
la Esenoj kaj murdis ilin.
Tio ne okazis pro la kredo, sed
en la Esenoj komunumoj regis ega-
leco, frateco - per moderna vorto
"komunismo",
En religiaj aferoj la Romanoj
Ĉiam estis grandanimaj, ĉar la kleraj,
riĉaj sklavposedantoj ofte estis mate-
riismaj filozofoj, kaj tial ne kapablis
al iu ajn religio. La imperiestro
Konstantin, kiu faris Ŝtatreligion el
la krista eklezio, mem estis liberpen-
sulo, (dum 323) kiu mokis pri la
kristanismo - tiom stranga por libere
pensanta imperiestro.
Neniam la Romanoj estis tiaj
sovaĝaj, sangosoifaj fanatikuloj kiel
la kristanoj kaj islamanoj post ili.
Tiuj plejparte disvastigis siajn kre-
dojn ”per fajro kaj glavo”.
Al Roma filozofo kaj sklavpose-
danto la krista fanatikeco estis tial
suspektinda pro ties malhela, kon-
traŭviva superstiĉo kaj pro la influ-
ado inter sklavoj, proletaro, kampa-
16
2:1 (4)
ATEISMO
ranoj, do, inter la malriĉaj tavoloj.
Ŭuste en tio konsistis la danĝero
por la tuta sklaveco, kaj la prakrista-
neco dum la komenco estis reale
revolucia.
Cu danĝero? Jes, en Romo vi-
vis 1-1/2 milionoj da homoj, konsis-
tante el 900000 sklavoj, 600000 libe-
ruloj, liberigitoj, laborantaj civitanoj
(metiistoj, $ipistoj, ktp) infanoj, sen-
helpaj maljunuloj, almozpetantoj,
ktp.
Do, nur maldikega, haŭtsimila
tavolo regis la tutan imperion.
(Kiel hodiau!!)
Pro timo la estranta klaso dum
kelkaj periodoj persekutis la krista-
nojn. La plej granda parto de la
Roma historio estas sen iuj persekutoj
ĝis Konstantin ja uzis la kristan reli-
gion kvazaŭ ideologian protekton de
la sklaveca sociordo.
Cetere, en la grandega Roma
imperio vivis tiom da strangaj, ridin-
daj religioj de centoj da popoloj kaj
triboj, ke oni apenaŭ konsideris ilin.
Ofte la religioj intermiksiĝis aŭ eni-
gis Diojn en la latinan religion.
Do, ne la kristanismo forigis la
sklavecon, sed la atakantaj ĝermanaj
triboj kun la helpo de la sklavoj kaj
plebejanoj, speciale dum la jaro 410.
Mi konsilas legi: Flavius Jose-
fus: La historio de la Judea milito;
kaj H. A. Stoll: La kaverno apud la
Morta Maro, Tiuj materialoj, estas
konataj en la Vatikano. Ankaŭ mul-
taj aliaj, kiuj estas kaŝataj tie. Tial
la nuna pola papo scias pri ĉio. La
hipokritulo scias, ke Kristo neniam
ekzistis. Kaj krome jam multaj pa-
poj antaŭ li estis nekredantoj.
La krima papo Aleksandro VI
(1492-1502) el la familio Borgia iam
konversaciis kun la itala princido
Piko di Mirandola.
La opinio de la papo estis: "Ĉiu
religio estas bona, sed la plejbona
estas la plej stulta.”
Kaj la papo plu: ”Kiel Dio povas
trovi plezuron je kredo? Cu vi ne
nomas tiun, kiu diras tion, kion mal-
eblas kredi, mensogulo?”
Kaj la princido timeme vokante
kaj farante krucon: ”Granda Dio!
Cu Via Sankteco ne estas kristano?”
Kaj la papo: "Nu, honeste paro-
lante, mi fakte ne estas. Sed se miaj
kredantoj ne volus kredi, mi forbru-
ligus ilin.”
Vi trovos Ĉi tiun kaj multajn ali-
ajn interesaĵojn en la libro Pfaffen-
spiegel (Pastraĉa Spegulo) de Otto
Korwin.
Dum la Bismarka periodo multaj
Bebelanoj“ posedis kaj fervore legis
Ĉi tiun kaj aliajn librojn de prof.
Haeckel, Darwin, Bolsche, ktp. Por
ne provoki la mimozajn ekleziojn
oni, en GDR, ne reeldonas tiujn
librojn. Kaj tamen ni estas akuzataj
pro persekutado de la eklezioj. (Ni
havas 36 diversajn religiojn en nia
landeto.)
La plimulto da kredantoj mar$£as
kun ni kaj helpas konstrui socialis-
mon. EĈ en nia socialista partio
estas eklezianoj. Kial tiom da
kokokriaĉado pri ni en Imperialis-
mujo, speciale en la FRG? La ekle-
zioj volas eniĝi en niajn lernejojn.
Kaj tie ni instruistoj kontraŭas; ni ne
kapablas mensogi al niaj gelernantoj.
Ni amas la infanojn.
Tial: ili estu liberaj!
k August Bebel, 1840-1913, germana
socialista gvidanto.
januaro 1990
17
ATEISMO
Pri la Internacia Ligo de Senkonfesiuloj Kaj Ateistoj
de Walter Schmidt (FRG), tradukis Maria Merla (Francio)
La nombro de senkonfesiuloj kaj
ateistoj en la Federacia Respubliko
de Germanio (FRG) kreskas. Ilia
kvoto en la germana loĝantaro tut-
certe superas 109. Pri tio atentigis
la Internacia Ligo de Senkonfesiuloj
kaj Ateistoj (ILSA), en Okcidenta
Berlino en sia antaŭnelonge publi-
kigita politika gvidlibro, laŭ kiu la
nombro de konsciaj ateistoj mond-
skale estas proksimume 200 milionoj,
al kiuj Ĉiujare aldoniĝas proksimume
8-1/2 milionoj. Preskaŭ unu mili-
ardo da homoj tute ne apartas al iu
religio.
En la gvidlibro estas akre kriti-
kitaj la du grandaj eklezioj en FRG.
"La rajtoj kaj interesoj de la senkon-
fesiuloj kaj ateistoj estus Ĉiam pli
forte limigataj kaj malatentataj,” kaj
en la socia komunumo ili estas konsi-
derataj kiel duaklasaj homoj. Mal-
graŭ malkresko de kredo de siaj
membroj la eklezioj pligrandigus pli
kaj pli sian potencpozicion en la
ekstereklezia mondo.
Pro tio ILSA postulas la forigon
de la privilegio de eklezia imposto,
forigon de religia instruado kaj de
pastra agado en edukaj kaj sanigaj
institutoj kaj en la armeo, kaj nuligon
de sec. 166 de la krimkodo (pri
blasfemo) kaj sec. 218 (pri abor-
tado). La kristanaj eklezioj Ĉiam
kontraŭbatalis la naskolimigon kaj
abortadon. Tiel ili uzas la Ŝtaton
por ”respektigi sian koncepton pri
moralo inter la tuta loĝantaro.”
Tiel la nekristanoj estus liverataj al la
”diktaturo de la eklezie motivitaj
kondutonormoj.”
Plue, oni kritikas, ke senkonfes-
iuloj kaj atcistoj estas apenaŭ publike
atentataj malgraŭ ilia kreskanata
nombro. Tio ŝanĝiĝu. ILSA inten-
cas pli kaj pli konsciigi pri la dama-
ĝaj efikoj de la konfesia diktema
enmiksiĝo en Ĉiuj vivokampoj, mon-
tri ”konfesiajn potencostrukturojn kaj
postulojn je regado” kaj kontraŭstari
ilin. ILSA kontraŭas la ”manipula-
don kaj subpremadon de bazaj liberoj
kaj homaj rajtoj, aparte fare de la
organizaj kaj instituciaj konfesioj."
Laŭ ILSA, "realisma pritaksado de la
sociaj cirkonstancoj nur eblas surbaze
de racia pensado.” ILSA. opinias,
ke dogmoj ne estas nerefuteblaj, kaj
volas kontraŭagi dogmecajn manipu-
ladojn.
ILSA celas aparte informi pri
konfesia influado je klerigaj kaj in-
formaj institucioj kaj komunikiloj.
Laŭstatute, tiu kritikinforma agado
inkluzivas bataladon kontraŭ rasis-
maj, Ŝovinismaj, kaj aliaj ideoj kaj
movadoj kiuj malrespektas homojn.
ILSA sin nomas asocio sendependa
de aliaj ideologiaj grupoj, partioj,
ktp.
Laŭ informo de reprezentanto,
ILSA havas en FRG 1200 membrojn
kaj kunlaboras kun organizoj kun
similaj celoj. ILSA celas pligran-
digon de sia membraro al
plukonstruo de politika forto por de-
fendi la rajtojn de senkonfesiuloj.
Kvankam ILSA estis fondita je
la 1-a de majo 1976, ĝiaj radikoj
troviĝas je la komenco de la 1970-aj
jaroj. La aktiveco ampleksas tri
agadkampojn: kritiko de la religio
kiel ideologio, kritiko de la socipoli-
tika rolo de la eklezioj kaj religiaj
komunumoj, kaj promociado de la
rajtoj de senkonfesiuloj kaj ateistoj.
18
2:1 (9)
ATEISMO
Gravaj diskutpunktoj estas (1) mal-
kaŝo de kredobazoj, (2) kontraŭdiroj
inter religio kaj scienco, (3) kontraŭ-
diro inter religiaj dogmoj kaj homa
memdeterminado, (4) funkciado kaj
psikaj rezultoj de religia edukado
(inkluzive de manioj pri sorĉistinoj
kaj ekzorcismo), (5) novformiĝo de
religiaj sektoj, (6) religio kaj subpre-
mado de virinoj, (7) religiaj radikoj
de diskriminacio kaj persekutado
kontraŭ religiaj, nereligiaj, rasaj,
seksaj, kaj aliaj minoritatoj.
ILSA postulas abolon de ĉiuj
konkordatoj kaj kontraktoj inter Ŝtato
kaj eklezio, malakceptas enkondukon
de deviga instruado pri etiko aŭ io
simila en Ŝtataj lernejoj kiel alterna-
tiva instruado por tiu studentoj kiuj
ne partoprenas en religia instruado.
ILSA kontraŭas la jaman financadon
de religiaj instancoj el impostoj, ki-
ujn pagas ankaŭ eksterekleziuloj.
Alia ĉefokupo estas starigo de
arkivo, esplorado, kaj konsilado pri
eklezioj, sektoj, ideologiaj kaj reli-
giaj komunumoj, kaj agadoj por reli-
gikritikaj kaj raciismaj ideoj. Tio
okazas ĉefe per kvaronjara revuo
(ekde 1976) Materialoj kaj Informoj
pri Nuntempo — Politika Gazeto de
Senkonfesiuloj kaj Ateistoj. Tiu-
cele servas ankaŭ la Biblioteko de
Raciismo kaj Ateismo en la Inter-
nacia Libroservo de Senkonfesiuloj.
Aktuale haveblas pli ol 200 verkoj,
inkluzive de la serio ”Club Voltaire”
havebla nur per la libroservo.
Internacie, ILSA partoprenis
plurajn ateistajn mondkonferencojn.
En revuo Materialen und Infor-
mationen zur Zeit (1/1989) aperis du-
paĝa artikolo pri Esperantisto kaj
liberpensulo Eduard Weichmann, kiu
mortis en 1988. Weichmann estis
aktiva en la laborista movado kaj
longdaura membro de SAT, kies
kongreso en Dortmund li organizis
en 1959, Li testamentis multon el
sia arkivo da publikaĵoj al ILSA.
POSTNOTO: Ĉi tiu artikolo originale
aperis en revuo Evangelia Centro
por Problemoj pri Mondkoncepto,
n-ro 5, 1989. Jen adreso de ILSA:
Internationale Bund der Konfes-
sionslosen und Atheisten (IBKA),
Postfach 880, D-1000 Berlin 41; tele-
fono ..49/30-826 61 52.
Pri ATEO en la Monda Ateista Movado
Nia membro en Mauritius skri-
bis: "Laŭ mi, la ĉefa rolo de ATEO
estas fariĝi estonte la ligilo inter la
diversaj ateistaj movadoj en la mon-
do. Oni ankaŭ povus ambicii fariĝi
kvazaŭ-internacio de la ateistoj, kaj
tiel ebligi facilajn rilatojn inter la
diversaj landaj asocioj, samtempe
servi kiel centro por diskonigo de tiuj
diversaj asocioj.”
Via prezidanto multe dankas pro
tiu konsilo kaj jen respondas. Ni
jam havas bonajn rilatojn kun la
Internacia Humanistika kaj Etikista
Januaro 1990
Unio (IHEU) en Nederlando, kies
uzata lingvo estas la angla. IHEU
jam, antau la fondo de ATEO, disdo-
nas informcirkuleron en Esperanto
pri siaj celoj. IHEU jam invitis, ke
mi verku artikolon (anglalingvan) pri
ATEO por ĝia revuo. Tiel ni infor-
mos tutmondc. Mi opinias, ke ne
estas realisma perspektivo konkuren-
ci kun IHEU kaj similaj internaciaj
asocioj aŭ konverti ilin al adopto de
Esperanto. Tamen, ni celas laŭ-
eblan kunlaboron kun IHEU k.a.,
kaj ni esperas provizi mankantajn
19
ATEISMO
ĉenerojn de la internacia ateista
reto. Ni jam pruvas, ke ni provi-
zas utilan informservon kaj kunli-
gas homojn, kiujn oni ne povus
atingi aŭ kunligi per la angla ling-
VO.
Alvoko Al Verkado
Multaj leteroj kaj artikoloj rice-
vitaj de la redakcio grupiĝas Ĉirkaŭ
kelkaj temoj. La ĉefredaktoro ek-
pensis, ke eble plaĉus al nia legan-
taro kaj helpus ' varbi novulojn, se ni
dediĉus tutan aŭ almenaŭ duonon de
unu aŭ pli numeroj de ATEISMO al
specifa temo. Jen tri temoj konside-
rendaj: (1) glasnosto, perestrojko,
kaj religio en orienta Eŭropo, (2) kiel
trakti etno-religiajn minoritatojn,
LAUTE!
dumonata kultura informilo kaj
esprimilo esperantista
(je 35 FF po jaro)
kaj
SAT-BROŜURSERVO
(interalie haveblas ateismaj verkoj)
Enketu ĉe:
Cercle Amical Esperantiste
de l Agenais
poŝtkonto 3371 74 M Bordeaux
F 47340 Laroque
Francio
(Ĉi tiu anonco reciprokas
anoncon pri ATEO en Laŭte!)
Pri Specialaj Temoj
aparte judojn kaj islamanojn en tradi-
cie kristanaj socioj, (3) kiaj estu la
kriterioj de dialogado inter ateistoj
kaj religiuloj. Bonvolu respondi al
Ĉi tiu propono kaj menciu temojn,
kiuj interesas vin. Laŭeble mem
verku artikolojn aŭ tradukojn. Mi
petas, ke enhavo estu sufiĉe specifa
kaj substanca; bonvolu eviti ŝablo-
najn argumentojn kaj papagadon de
ŝtata propagando.
INTERNACIISTO
Kolektivo Esperantista
Komunista
Redaktas:
S-ro Franz Schick
Erzstrasse 11
A-8704 Leoben
Aŭstrio
L. . Lj
(Ci tiu anonco reciprokas anon-
cojn pri ATEO en Internaciisto)
Artikoloj, Kartunoj kaj Ŝercoj por Venontaj Numeroj
Evidente, ni bezonas kaj deziras artikolojn kontribuotajn de niaj
legantoj kaj abonantoj, pri diversaj temoj rilate al ateismo, religio, kaj
$tata-eklezia interrilato en via lando.
kaj ŝercojn.
Ni deziras taŭgajn kartunojn
Bonvolu sendi viajn kontribuaĵojn baldaŭ!
Ankaŭ, ni bonvenigos viajn leterojn pri ATEISMO, kaj ni penos
respondi senprokraste.
Vidu eksteran dorsan kovrilon por la estrara adreso!
20
2:1 (4)
Metodoj pri Jarpago de Abonkosto por 19690
1. Pere de US$8.00 rekte al ATEO en Usono. La plej bona
rimedo estas sendo de ĉeko aŭ poŝtmandato, je nomo de ”John B.
Massen”, kaj po$tekspedu ĝin al: John B. Massen, 1525-A Day
Avenue, San Mateo, CA 94403-1608, USA.
2. Pere de UEA. Se la supro ne estus por vi oportuna, mendu la
abonon pere de la abonservo de Universala Esperanto-Asocio. Pagu
16 guldenojn:
al nederlanda poŝtbankkonto 378964 (Den Haag) de UEA, aŭ
per internacia po£tmandato al UEA, Niewe Binnenweg 176, 3015
BJ Rotterdam, Nederland, aŭ
per eŭroĉeko . . sur la dorsa flanko de kiu nepre estu via
kartnumero.
Ne forgesu sciigi al UEA ke la pago rilatas al mendo
de abono al ATEISMO, konto ATEO-Y de ATEO.
—————— nuu GGooGo—-———] uu
Se ”P90” aperas post via nomo sur la koverto en kiu Ĉi tiu
numero alvenis, la Sekretario-Kasisto ricevis vian pagon por 1990.
Aliaj: BONVOLU PAGI LA ABONKOSTON TUJ, SE EBLE.
3. NE pagipovaj landoj. Ni ne ĝis nun povas aranĝi metodon por
pago. Tamen, ni sendos ATEISMO-n al ĉiuj kiuj petas ĝin.
Perantoj de ATEISMO
Britio: Mark Palmer, 28 Westfield Road, Caversham, Reading RG4
8HH. Grea: Britain.
Ni hezonas perantojn de aliaj landoj.
Bonvolu proponi vin mem al Sekretario-Kasisto.
1525-A Day Avenue, San E Mano
Tel: 415: - 345-0143
John B. Massen, Sekretario-Kasisto kaj Eldon
(Vidu supre por Minerva.)
Ni bezonas kaj deziras artikolojn kontribuitajn
de tiaj legantoj kaj abonantoj, pri diversaj temoj
rilate al ateismo, religio, kaj $tata-eklezia interri-
lato en multaj landoj. =
: Bonvolu: sendi manuskriptojn al Minerva Ma
sen, preferinde tajpitajn kaj kun duoblaj- spacit j
sii Aŭtoroj rajtas uzi pseŭdonimojn. . Ni senhezite.
akceptos tradukojn el klasikaj aŭtoroj kie ne ekzistas
kopirajta. ppr „Pri kopiraj thava materialo,
Vi rajtas kontakti iun ajn estraranon. Se vi
anticipas ian ĝenon aŭ persekutadon pro ateisma
agado, bonvolu mencii bezonatajn apartajn aranĝojn
por vi. Se vi skribas permane, bonvolu skribe
klare, aparte. vian. adreson. 5